Robert Lewandowski
Robert Lewandowski | |||
---|---|---|---|
atakanto | |||
Personaj informoj | |||
Plena nomo | Robert Lewandowski | ||
Naskiĝo | la 21-an de aŭgusto 1988 en Varsovio | ||
Alteco | 184 | ||
Kromnomo | Lewy | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | FC Barcelona | ||
Numero | 9 | ||
Pozicio | avanulo | ||
Junularaj kluboj | |||
1997-2004 2005 2005-2006 |
Varsovia Warszawa Delta Warszawa KP Legia Warszawa | ||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
2006-2008 2008-2010 2010-2014 2014 |
Znicz Pruszków Lech Poznań Borussia Dortmund FC Bayern München |
59 (36) 58 (32) 98 (54) 63 (47) | |
Reprezentado** | |||
2008 2008- |
Pola nacia teamo de futbalo U-21 Pollando |
152 (83) 76 (34) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Robert Lewandowski (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1988 en Varsovio) estas pola futbalisto. Li ludas nun kiel avanulo aŭ ofensiva halfo en hispana teamo FC Barcelona kaj en la Pola nacia teamo de futbalo. Partoprenanto de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj Futbala Mondpokalo 2018.
Kluba kariero
[redakti | redakti fonton]La unua grava seniora klubo de Robert Lewandowski estis Znicz Pruszków. Li ludis tie dum du jaroj kaj estis golreĝo de tria kaj dua ligo. Post tiuj sukcesoj, en 2008 li estis vendita al Lech Poznań por 1 500 000 zł. Kun tiu teamo li gajnis polan pokalon en 2009 kaj ĉampionadon en 2010 kiam li estis golreĝo de la unua ligo. Pro lia bona ludo grandaj kluboj interesiĝis pri li kaj en 2010 li estis vendita al germana klubo Borussia Dortmund por 4 500 000 €. Li rapide fariĝis grava ludanto de la nova teamo kaj multe helpis venki du germanajn ĉampionadojn (2010-11, 2011-12) kaj germanan pokalon (2011-12). En 2014 li subskribis 5-jaran kontrakton. La kontrakto kostis 60 000 000 €. Nun li estas golreĝo en Unua germana ligo de futbalo ludante en germana teamo FC Bayern München.
Nacia teamo
[redakti | redakti fonton]Robert Lewandowski debutis en la pola nacia teamo de futbalo la 10-an de septembro 2008 en matĉo kontraŭ San-Marino.
Li estas kapitano en la pola nacia teamo.
Privata vivo
[redakti | redakti fonton]La 22-an de junio 2013 edziĝis kun karateo-sportistino Anna Stachurska.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala paĝaro[rompita ligilo]
|